A.I. Artificial Intelligence filmita en la jaro 2001 estas filmo de reĝisoro Steven Spielberg.[1][2]

La filmo estas bazita sur la novelo "Supertoys Last All Summer Long" (1969) fare de Brian Aldiss. Lokigita en futureca post-klimatŝanĝa socio, la filmo rakontas la historion de David (Haley Joel Osment), infana androido unike programita kun la kapablo ami.

Intriga resumo

La futureca intrigo estas adapto de la legendo Pinokjo. La intrigo okazas en la estonteco kie androidoj vivas en nia mondo kune kun homoj. La androidoj estas dotitaj per homnivela inteligenteco, sed ne estas dotitaj per emocioj. La protagonisto de la filmo, David, estas dekjara knabo-simila androida prototipo, evoluigita kun la kapablo senti kaj esprimi emociojn. David aliĝas al familio kies filo Roy estas en komato pro grava malsano. David vivas kiel familiano kaj se la patrino estas speciale ligita al li. Post kiam la filo resaniĝas post sia malsano kaj vekiĝas de sia komato, David kaj la reala filo konkuras pri la amo de ilia patrino. Post kiam David preskaŭ dronas la realan filon, la patro decidas resendi lin al la fabriko kie li estis kreita. La patrino, timante ke David estos diserigita, liberigas lin en la arbaro. David komencas malesperan vojaĝon en la espero de iĝi vera knabo, tiel ke li povas reakiri la amon de sia patrino.

Referencoj